Soneto pri floraĉetado
ni vagas tra legomfoiro 
standoj nin tentas per koloroj 
kaj per vitaminaj valoroj 
je ĉiu paŝo estas miro 

dum nia zurika malesto 
preskaŭ ĉiuj plantoj sekiĝis 
kaj nun ni denove floriĝis 
ĉifoje laŭ popola nesto 

leonfaŭkoj kaj hiacintoj 
tropeoloj kaj heliantoj 
por kiuj devas esti splintoj 

homoj de diversaj nacioj 
sopiras preskaŭ kiel hantoj 
ili floras per emocioj 
Zuriko, la 3an de aŭgusto 2004