Soneto je la diagnozo
Werner Woodtli - la kuracisto 
esploris min kaj diris "sana!" 
mondo fariĝis diafana 
kiam ridis diagnozisto 

poste aldonis "ventran truon 
oni povas certe forigi" 
sed li ne emis min devigi 
"se vi volas" donis instruon 

finfine ekestis konkludo 
ke mi kun mia sanbonstato 
devas senti operacion 

sed mi pensos pri tiu trudo 
dum komenciĝos observado 
tuj forigante emocion 
Zuriko, la 4an de aŭgusto 2004