Soneto en subkulturpremo
al Bastiono de Silento 
venis Laŭra kaj Kacper - paro 
kaj helpis ĉe rostaĵpreparo 
ĝis venis tagmanĝa momento 

kiel ĉiam diversaj temoj 
venis sed precipe artistaj 
kun opinioj tre persistaj 
ĝis aperis desertaj kremoj 

ili revenis al Zuriko 
kaj tuj telefone raportis 
pri brua sovaĝa paniko 

jen por naturo katastrofo 
ĉar multaj bestoj certe mortis 
kion pripensas filozofo? 
Bastiono de Silento, la 7an de aŭgusto 2004