Soneto proverbe malĝusta
mi tre facile proksimiĝas 
al homoj kun aliaj pensoj 
kaj pro vidpunktaj kontraŭversoj 
mi kun ili ne identiĝas 

unu proverbo diras jene 
ke kun kiu homo vi restas 
tiu vi efektive estas 
konkludo aspektas ĉagrene 

ekzemple por mi Jaruzelski 
estas vera intelektulo 
ne Wałęsa kaj ne Kwaśniewski 

kun li parolas mi volonte 
eĉ se li estas kontraŭulo 
ĉe aliaj mi fartas honte 
Bastiono de Silento, la 13an de septembro 2004