Soneto sur anĝelflugiloj
violaj lilioj en vazo 
suno provas flirti sur nubo 
en mia menso kreskas dubo 
kaj tute perdiĝis emfazo 

mi fermis fenestron kaj sidis 
ĉe disagordita piano 
balado pri meridiano 
eksonis sed mi ĝin ne vidis 

mi serĉis en klavaro revojn 
okuloj haltis ĉe ikono 
elvokante iamajn devojn 

ĉiam ĝuste en tiu tago 
anĝelo aperas en fono 
al Einsiedeln alvenas mago 
Zuriko, la 14an de septembro 2004