Soneto kun revuo BETO
kiu de kiu kaj kun kiu 
ilin ligas ne nur trinkaĵo 
sed ankaŭ iu travivaĵo 
certe klaĉi scipovas ĉiu 

mi estas tute malkonata 
sed iu diras ke min konas 
kaj nepre drinketon proponas 
vokas min "Jan" - mi estas flata 

betulo ne venas de beto 
sed estas unu redakcio 
en kiu laboras Beteto 

BETO - la nomo de revuo 
entute ne estas fikcio 
tamen estas morala truo 
Zuriko, la 16an de septembro 2004