Soneto kun somera tosto
"Polaris" nun en Fiumicino 
mi sendas gratulajn salutojn 
atingis precizajn minutojn 
oni min ligis kun Ticino 

pro la nomtaga embaraso 
Barbara plenumis aĉetojn 
fiŝan supon kaj ne kotletojn 
ni manĝis - ĝi estis frikaso 

al Bastiono de Silento 
ni veturis poste volonte 
eĉ por ĉampana argumento 

en kameno flustretas flamoj 
kun pluva vetero konfronte 
estas oportune sen klamoj
Bastiono de Silento, la 18an de septembro 2004