Soneto je evangelipensoj
honta bildo de nuntempeco 
tute ne ekzistas lefteco 
ĉe povtrogo nur sovaĝeco 
sen peceto de moraleco 

sur tiu etapo konscia 
certe mankas etika limo 
por povo batalas per krimo 
la naŭza diboĉo socia 

por simplaj homoj egaliĝas 
tiu aŭ alia fripono 
ili pri pan' interesiĝas 

en novkapitalismaj ŝtatoj 
regas nur korupta mamono 
aranĝas tion apostatoj 
Bastiono de Silento, la 19an de septembro 2004