Soneto antaŭ hejmreveno
oni tentis por ke membriĝu 
sinjorino M. doktorino 
pri obstetrika medicino 
agrarasocion plektiĝu 

min ankaŭ oni tien tiras 
kio okazos? - ni ne scias 
ĉu skandalo? - ni emocias 
jam dekomence ni tre miras 

afero aspektas utile 
sed nur per la aŭtoritatoj 
agadi estas malfacile 

povas esti ke bonfareco 
je malprofito de rilatoj
falos pro nia naiveco 
Aarau, la 20an de septembro 2004