Soneto pri alskribaĉuloj
kun aplombo sed sen profito 
aperis nun en interreto 
alskribaĵoj kiel subtreto 
fetorantaj kiel mefito 

ĉiuj duonanalfabetoj 
laŭ skriba stilo kaj eraroj 
ordinare sen moralbaroj 
diafanumaj koboldetoj 

kaŝitaj uzas pseŭdonimojn 
demonstras krudajn opiniojn 
ne akceptante decajn limojn 

gvidantoj de interret paĝoj 
ne havas ideajn liniojn 
eĉ traktas ilin per omaĝoj 
Zuriko, la 27an de septembro 2004