Soneto pri terora fonto
troa pacienco damaĝas 
denunci ne decas entute 
sed bruo ĝenas absolute 
ĉu plori se iu sovaĝas? 

post elĉerpiĝo de eblecoj 
homoj estas determinitaj 
por agoj same agresitaj 
kiuj restas sen moralecoj 

se mankas defendo de leĝo 
oni devas mem sin defendi 
ofte kruele kun sieĝo 

terorismo tiel naskiĝas 
oni ja ne povas ĝin mendi 
ĝi eksplodas kaj disvolviĝas 
Bastiono de Silento, la 28an de septembro 2004