Soneto muelas per lango
min tio ne interesigas 
pri kio mi skribi komencis 
ĉar mi neniam riverencis 
antaŭ formo kiu timigas 

ĉiu skribas laŭ propra stilo 
uzante diversajn esprimojn 
sed kelkaj elvokas deprimojn 
per novrida kruda anglilo 

mentaleco de ĵurnalistoj 
devenas de nacikonscio 
kaŝe agas lingvaj puristoj 

tro multe da -ismoj kaj -istoj 
ĉar regas ideologio 
bedaŭre ne de dadaistoj 
Bastiono de Silento, la 6an de septembro 2004