Soneto ne por atendado
pri tio ni ofte mem ŝuldas 
se ni por nenio atendas 
kaj al aliaj rekomendas 
ion kio esperon muldas 

atendante ni devas esti 
en konata duflanke loko 
kompreneble alvenas moko 
kiu nin komencas molesti 

posttempe aperas reflekso 
ke tamen estus oportune 
malaperi en maskomplekso 

atendado malpacienca 
finfine agas malimune 
kun efekto ambivalenca
Zuriko, la 18an de januaro 2005