Soneto festa ĉe Paprotny
ĉe Paprotny ni estis gastoj  
svis-silezia familio 
hejma kristnaska idilio 
foriro estis kun prokrastoj 

Norberto estas pentr-artisto 
liaj bildoj pendis sur muro
atendante por konjunkturo 
je riĉa arto-komercisto 

diskus-fiŝoj de Amazono 
akvariumis diafane 
kiel oranĝa lampiono 

siama katoj murmuradis 
dum ni kantadis akompane 
kandeloj abietcikadis
Zuriko, la 2an de januaro 2005