klepsidro estas mort-anonco de tempo al tempo mi legas ĉu iun la sorto rilegas de l' vivo laŭ peza prononco iam dum unu vinrikolto l' virino tranĉis mian fingron ne tute sed mi vidis nigron kaj ankaŭ ruĝon kiel skolto la nomo restis en memoro hodiaŭ la maten-gazeton mi legis kaj ekvibris koro Hildegard Rohner Mäder mortis por ŝi mi skribas ĉi soneton kompaton mi por Dieter portis