Soneto nasktage naskita
mi skribis l’ soneton en l’ pola 
„z pociągiem“ sentu „kun inklino“ 
ankaŭ „kun trajno” al virino 
en Esperanto – malpetola 

vagonoj enhavas poemojn 
venas al l‘ unua perono 
eliras l’ gracia persono 
kiu perdis ĉiujn dilemojn 

sed kie estas metaforo? 
pri tio mi ne respondecas 
ĝin trovos certe konduktoro 

mi restas ne sprita sed trista 
kaj krii pro tio ne decas 
jen la sorto esperantista
Zuriko, la 28an de januaro 2005