mi estis ĉi tie mallonge eĉ mi ne flamigis kamenon sentante frostan volumenon diablo forpelis min gonge tamen apude de portalo en neĝo sep rozoj ruĝiĝis pro vintro tute ne ŝanĝiĝis mi dubis ĉu estas realo ĉu froston eltenos arbusto kiel longe agos kolore dum kristaliĝos glacikrusto tiuj kaj aliaj demandoj pinĉis la naturon favore ĉe silentbastionaj randoj