Soneto - ĉu kafon aŭ teon?
proponi la asociadojn 
ne por traduki sed nur senti 
“kawa czy herbata?” – prezenti 
“kafon aŭ teon?” – graciadojn 

ne estas la sama ĉar sonon 
oni ne povas anstataŭi 
kaj novajn vortojn adiaŭi 
oni devas ŝanĝi la konon 

eble iam en venonteco 
kiam homoj estos robotoj 
la mondon ŝanĝos idiotoj 

vortoj fariĝos dataj signoj 
kiuj decidos pri rezignoj 
de la normala humaneco
Zuriko, la 31an de januaro 2005