Soneto pri la evoluo
etapo de la evoluo 
estos foriĝo de nacioj 
kun apartenaj tradicioj 
sed unue ekestos bruo 

ĉiu tro frua moralizo 
pri tiu temo estas vana 
ĉar homaro restas malsana 
kaj mankas ĝusta analizo 

mi vidas jam la fingron punan 
de iu krona patrioto 
faranta pozon oportunan 

la pozanta patriotismo 
malfermas vojon al komploto 
de la faŝisma naciismo
Zuriko, la 6an de januaro 2005