Soneto pri la elektado
mi devis forigi la datojn 
kiam mi skribis la poemojn 
elekti adapti la temojn 
akcepti ŝatojn kaj malŝatojn 

la TEMPO neniam ŝanĝiĝas 
ion depreni aŭ aldoni 
por si mem kuraĝon aboni 
ĉar gloro kun fio miksiĝas 

enhavoj ne estas agrablaj 
ĉar facileco min ne benis 
sed sugestoj estis afablaj 

tre ofte dum granda festado 
mi morton en pensado tenis 
sopirante por ama pado
Zuriko, la 9an de januaro 2005