Soneto pri eco kun koto
kreteniĝantaj ĵurnalistoj 
miras pri indiferenteco 
de homoj je balot-tenteco 
same kiel politikistoj 

oni devas nepre neglekti 
apogantajn komentariojn 
enhavantaj nur vort-vibriojn 
kiujn ŝajnas vane korekti 

politiko dronas en koto 
sed ofte aperas savanto 
povon kreanta sen baloto 

hodiaŭ tiel morgaŭ reen 
disreviĝanta balotanto 
trairas al sekura teren
Bastiono de Silento, la 12an de oktobro 2005