Soneto pri bela oktobro
sinjoro Baŭmann portas lignon 
dismetas ĝin sur ekstermuro 
por nia aŭtun-aventuro 
en kiu ni brakumos cignon 

oni vidas malfruajn florojn 
verŝajne jam lastajn ĉijare 
sinjoro Bertschi malkompare 
portas por nusarboj toporojn 

sinjor` Morosi vinberejon 
okupas je vinbergrapoloj 
kaj parte anstataŭas bejon 

suno kiel en frusomero 
glitas sur aŭtunaj tavoloj 
de la oktobra atmosfero
Bastiono de Silento, la 15an de oktobro 2005