Soneto kun kaz-interpreto
kapableco de konvinkado 
ne mokas pri silenta oro
la vero ligas en trezoro 
oni prenas ĝin dum drinkado 

tolero signifas ekzakte 
certe ne plenan akceptadon 
demokratio ne fasadon 
ornamiĝantan katarakte 

ne Usono kun avario 
sed sur tiu mondo la sola 
demokrata lando - Svisio 

suverenas per la nacio 
komunumo tute memvola 
regas sur la teritorio
Bastiono de Silento, la 17an de oktobro 2005