Soneto pri Chopin-Konkurso
ĵurio en Chopin-Konkurso 
taksas formon de Azianoj 
Chopin-spirito - transmondano 
aŭdas ĉion dum stel-ekskurso 

ĉiuj e-moll koncerton ludis 
kvankam ĝi ne estas facila 
koncerto f-moll tre subtila 
kaj ne multaj al ĝi sin trudis 

oni devas venki tremaon 
kaj montri sajn proprajn ecojn 
por aldoni notan komaon 

mi admiras la ĵurianojn 
kiuj devas doni aprecojn 
ĉiujn tre viglajn konkursanojn
Zuriko, la 20an de oktobro 2005