Soneto kristnaska oktobre
iam pie antaŭ Kristnasko 
oni plenumis atendadon 
por tiu kiu puŝos radon 
de ĝojo pro la nova tasko 

ĝuste tiam de vigilio 
oni komencis per oblato 
dividi feliĉon de frato 
al tuta tera familio 

nun diabloj prenis kutimon 
festoj okazas jam novembre 
oblatantoj disdonas timon 

tra mia ĝorĝo nur transiras 
kristnaska kanto findecembre 
pri aliaj kazoj mi miras
Bastiono de Silento, la 22an de oktobro 2005