Soneto pri krio ATENTON
"donu mortintojn eblon dormi 
ĉesu ilin maltrankviligi 
ili jam ne povas bruigi 
vin kaj vi volas profitformi"

"kial monumentoj tabuloj?" 
pasis tempo - iu demandas 
"ĉu la sama brusto rubandas?"
"ne - ĉe l' povo novaj stultuloj!"

ĉefo de l' zurika opero 
malaprobis fari tabulon 
por iu grava meritulo 

li timas por ke ne tapeti 
ĉiun muron ĉiun angulon 
neniu lin volis ĵurpeti
Bastiono de Silento, la 24an de oktobro 2005