Soneto aprobaprobata
aprobato estas persono 
kiun aprobas aprobanto 
sed mi skribis kun varianto 
pri aprobo kiel admono 

fakte - ĝin neniu korektis 
estas pruvo pri aprobato 
Tomasz Chmielik - esperantato 
legis centfoje kaj neglektis 

tial de tiu ĉi momento 
oni skribu tie kaj tie 
eĉ kun lingvistika demento 

en la pola mi ankaŭ faris 
vortojn nun akceptatajn ĉie 
ĝis nun neniu kontraŭstaris
Zuriko, la 6an de oktobro 2005