Soneto pri kuracsukceso
mi pensas nur pri mia Baĉjo 
kiu estas en hospitalo 
ĉu jam sub la tranĉila ŝtalo 
pri kio timas ŝia Staĉjo 

mi ne atendis telefonon 
kiel ni interkonsentiĝis 
sed mi al ŝi jam proksimiĝis 
malsekuro vokis admonon 

tempo trapasis malrapide 
finfine mi aŭdis pri bono 
eĉ se vetero neĝis fride 

mi tiun diagnozon mendis
tre gravas l' unua rekono
ŝi sonĝis ke ŝi min atendis
Zuriko, la 18an de novembro 2005