Soneto kun Stok kaj Towiański
mi serĉis polan pasintecon 
sur zuriktombejo laŭ moro 
Zbigniew Stok la fama aktoro 
Andrzej Towiański - mistikecon 

kulturis eĉ filozofie 
estas domoj en kiuj loĝis 
kun tabuloj kiuj horloĝis 
entute ne revolucie 

post Zbigniew Stok restis la nomo 
de THEATER STOK funkcianta 
en unu malnovurba domo 

Gottfried Keller ne estis polo 
sed lia fablo polverdanta 
fariĝis funebra petolo 
Bastiono de Silento, la 2an de novembro 2005