Soneto por viro kravata
"ĉu kun kravato?" "jes" "solida" 
"sen kravato!" "ho!" "diboĉulo" 
"sur kravato estas makulo" 
"ne gravas" "ŝajnas dirlidida" 

opinioj tamen ŝanĝiĝas 
verduloj jam portas kravatojn 
kaj riĉuloj nun viŝas stratojn 
sed noblaj nomoj ne perdiĝas 

avo Andreo sen kravato 
vivis en ege noblaj tempoj 
mi ankaŭ same kun kompato 

la malnova fotografio 
sur kravatŝtofo ploraj trempoj 
je maturiĝa materio
Zuriko, la 22an de novembro 2005