Soneto pri alirilatoj
preskaŭ ĉiam miaj amikoj 
havas aliajn opiniojn 
ol mi kaj ankoraŭ maniojn 
dum disputadoj ĉe kalikoj 

mi kiel amiko de Dio 
estas same videbla pie 
kiel por ateistoj fie 
kun indiferenteco mia 

mi ne aŭdas kion parolas 
pri mi aliaj ĉar mi pekas 
ŝatante se eraroj ploras 

amikeco metode grincas 
feliĉe ĉiuj ride blekas 
se intelektuloj provincas
Zuriko, la 23an de novembro 2005