Soneto pri nobla laboro
trista hospitala saluto 
Barbara jam lamas sen "kabloj" 
(ŝi estis bendita al stabloj) 
kuto okazas atributo 

flegistinoj estas zorgemaj 
kun ege grandaj oferdonoj 
kiel malbonmondaj pardonoj 
bonvolaj kaj homaramemaj 

iam regis vorto "fratino" 
nun bedaŭrinde ne uzata 
mi diras NOBLA FLEGISTINO 

admirante mi riverencas 
ĉar mia edzino amata 
ege forte danki intencas
Zuriko, la 24an de novembro 2005