Soneto kun paĝstatistiko
statistiko de mia paĝo 
interreta montras spionojn 
mi ĝenas mondajn bastionojn 
sen atako nur por omaĝo 

CIA legas miajn versojn 
ĉiufoje de la klavaro 
de alia oficejaro 
ludas bluse spiondispersojn 

mi ne kredas ke de Irako 
legas poemojn irakano 
tuj antaŭ venonta atako 

mi foriras de la loĝejo 
ĉe l' fino grincas sekurano 
de l' orienta sekurejo
Zuriko, la 5an de novembro 2005