Soneto pri maso eksploda
maso ne devas havi ĉefojn 
ĝi simple de sparko eksplodas 
mi ofte pri tio klopodas 
por ĝustatempe nodi refojn 

eksplodis maso de migrantoj 
kaj tio havas sian grundon 
ĉar neniu sanigis vundon
faritan de pov-arogantoj 

oni vidas ke ĵurnalistoj 
prognozas laŭ liberaluloj 
ili estas hipokrituloj 

se venos por kapitalistoj 
momento de masa eksplodo 
tiam falos trompa metodo
Zuriko, la 7an de novembro 2005