Soneto pri sakraj paradoj
mi ŝategas samseksemulojn 
ĉar ili estas simpatiaj 
en vivo tamen apatiaj 
ĝenantaj sociajn regulojn 

mi devas forlasi la urbon 
pro la parado embarasa 
kun krio sovaĝe amasa 
malbenas mi tiun perturbon 

kial konvenanta plimulto 
en forte ekstremaj kondiĉoj 
devas plori pro malplimulto? 

normalaj homoj defendiĝas 
de minoritataj fetiĉoj 
kiuj bruegante negliĝas
Zuriko, la 13an de decembro 2005