Soneto kortusze kristnaska
lastfoje mi emociiĝis 
ĉe skerco de Chopin viena 
kiu estas forte ĉagrena 
ĉar tempo en ĝi glaciiĝis 

Konstanty Ildefons Gałczyński 
kortuŝigis min per "Reveno" 
al sia gepatra tereno 
li skribis ĝin certe ĉe viski' 

mia vivo analogie 
aspektis ĝis nun preskaŭ same 
pro tio mi agas envie 

la domo ekestis bohemo 
je via sano ankaŭ drame 
libroj teatroj - jen la temo
Zuriko, la 26an de decembro 2005