Soneto pri la dekadenco
kun dekadenco de Usono 
venos la monda katastrofo 
tiu certeco nun per lofo 
navigadas tra sturma zono 

la angla la franca la rusa 
revolucioj murdis homojn 
al povo instalis fantomojn  
kaj ĉiu estis mortfokusa 

geografio laŭ sistemoj 
ŝanĝiĝas ankaŭ politikoj 
eĉ se restas fruaj radikoj 

poste venas nova apreco 
kaj kun ĝi alia gradeco 
ne neniiĝos homdilemoj
Zuriko, la 3an de decembro 2005