Soneto pludemisme leĝa
"+pluso - minuso" - matenskribo 
mizera kaŭzo kaj efekto 
vazelinodora direkto 
kun vomo pro tro akra ĵibo 

per manko de aŭtoritatoj 
oni progresas frustracion 
pluralismon demokration 
oni dekretas per trabatoj 

mi telefonis pri l' afero 
al kelkaj politikekspertoj 
ili atendas por somero 

pro ŝanĝoj perdiĝis artistoj 
ĉar pludemismo kun ofertoj 
rektiĝas je kapitalistoj
Zuriko, la 6an de decembro 2005