Soneto enhave malfrua
malfrua estas nia vivo 
malfrua intima deziro 
malfrua reago kaj miro 
malfrua iniciativo 

malfrua scia maturiĝo 
malfrua ĝeneralkompreno 
malfrua ĝusta entrepreno 
malfrua profesiprestiĝo 

malfrua merita avanco 
malfrua planita sukceso 
malfrua favorcirkonstanco 

malfrua efekto de forto 
malfrua utila permeso 
malfrua estu ankaŭ morto
Zuriko, la 17an de februaro 2005