Soneto pri kelkaj demandoj
ion skribi pri la afero 
kiu konstante detruiĝas 
mi jam ne plu interesiĝas 
ĉar alie troviĝas vero 

legante ankoraŭ gazetojn
en kiuj tiuj aŭ aliaj 
skribas pri temoj papiliaj 
mi ne povas trovi sekretojn 

esenco kiel ĉefafero 
ne estas de mi ja dependa 
ĉar min tenas alia tero 

kiuj ni estas? kion volas? 
sen la pasinteco legenda 
ĉu ni kolektivas aŭ solas?
Zuriko, la 24an de februaro 2005