Soneto pri akuzdecido
mi decidis plendi la ŝtaton 
en la Eŭropa Tribunalo 
ĉar mia nomo en pluralo 
posedas sekret-asignaton 

ankoraŭ vivas atestantoj 
de mia kontraŭa agado 
kaj aparteno en movado 
per klaraj formuloj en kantoj 

oni povas hodiaŭ stiri 
la solidarecan etoson 
kaj per tio veron akiri 

trifoje sekuristoj venis 
bati varsovian amboson 
sed mi persekuton eltenis
Zuriko, la 8an de februaro 2005