Soneto pri senata amo
en Alta Civita Senato 
ekestis ama tragedio 
kiu fariĝis komedio 
bezona estas advokato 

unu senatano enamis 
la senataninon kapperde 
ili geedziĝis ruĝ-verde 
sed amo tre longe ne flamis 

nun senatanoj havas temon 
kaj senataninoj problemon 
ne ĵetu pro tio blasfemon 

ne gravas aliaj aferoj 
ĉar ili ekzistas en sferoj 
malantaŭ amantaj suferoj
Zuriko, la 13an de marto 2005