Soneto kun miaj doktoroj
antaŭnomoj ne estas gravaj 
nur nomoj kune kun postenoj 
oni min ŝaltis al venenoj 
kaj mi dronis en sonĝoj ravaj 

elektrokardioversiado 
verŝajne mankas en vortaro 
sed reale inter nomaro 
ekzistas ĉi tiu agado 

tuj post tiu operacio 
mia koro batis normale 
antaŭe mi fartis fatale 

en medicina inercio 
ankoraŭ unu kuracisto 
hodiaŭ havas min sur listo
Zuriko, la 16an de marto 2005