Soneto kun mondĉampiono
Stéphane Lambiel - mondĉampiono
estis amata de publiko 
sur la plej alta svisa piko 
brilas denove ora krono 

aliloke pereis homoj 
ĉar demokratio kurbiĝas 
homaro en krizo troviĝas 
pro kelkaj politikfantomoj 

unue himno pro medalo 
kaj due plago de malsato 
suprenigo kaj abismfalo 

ambaŭ medioj reciproke 
disvolviĝas kun aprobato 
de fortaj -  spontane kaj broke
Zuriko, la 18an de marto 2005