Soneto kun pia konsolo
venis paketoj kun vestaĵoj 
Barbara certe ilin mendis 
lastatempe pro tio plendis 
ĉar ne estis ĝustaj pakaĵoj 

mi devas provi kreditkartojn 
ĉu timigas ruĝa koloro 
se jam ne plu restas valoro 
mi devas serĉi variantojn 

odoras kafo kaj penseoj 
miksaĵo eksplodas flamante 
eble venos bonaj ideoj 

Sinjoro Dio estas graca 
reagas ĉiam konsolante 
por nia sonĝo estu paca
Zuriko, la 24an de marto 2005