Soneto pri nia malpovo
ni hontas ofte pro amemo 
dirante pri ĝi malvolonte 
eĉ se ĝi aperas konfronte 
al primitiva agresemo 

ni iras sur la samaj vojoj 
se iu novan vojon montras 
ni tuj malkontenton demonstras 
timigante homojn per bojoj 

sidante en multnombra grupo 
ni ne povas montri Judason 
sen lia perfida okupo 

post trifoja voko de koko 
ni ne emas konvinki mason 
pri revolucia provoko
Bastiono de Silento, la 26an de marto 2005