Soneto pri bravaj Marioj
ili estis homoj modestaj 
prizorgantaj ĉiutagecon 
kaj ili atingis sanktecon
kiel apostoloj majestaj 

ilia malfacila vivo 
fariĝis entute terura 
idea batalo bravura 
ruliĝis ofte sur deklivo 

ĉe Kruco estis nur Marioj 
ankaŭ ĉe tombo de Jesuo 
viroj forkuris al virioj

Petro trifoje malkonfirmis 
aliaj kaŝiĝis en truo 
virinoj kuraĝon malŝirmis
Bastiono de Silento, la 27an de marto 2005