Soneto pri ĝusta elekto
"pola esperantisto" venis 
perpoŝte - fulmina lekturo 
kaj fascina literaturo 
dum legado mi ne ĉagrenis 

doktoro reprenis la kablojn 
kiuj mian korpon bindigis 
mezurante ĉu mi jam gigis 
montrante komputajn afablojn 

velnaviga sezono venos 
oni devas jaĥton prepari 
sed ĉu mi veladon eltenos? 

kaj kiu tajpos la sonetojn? 
oni devas taskojn kompari 
kaj elekti task-amuletojn
Zuriko, la 31an de marto 2005