Soneto skribita antaŭe
teknikaj kondiĉoj devigas 
min skribi ĉion antaŭtage 
por ke ĝi estu mempropage 
legata kiam mi ĝin rigas 

"por hodiaŭ" signifas klare 
ke ĝi ne estus sen "hieraŭ"
mi diras pri tio apenaŭ 
por frazojn ne prenu erare 

je "nula horo" aŭtomate 
komputilo ŝanĝas kompleton 
kun nova soneto ĉi-date 

por tiu ĝusta tempopunkto 
pli frue mi skribis soneton 
por ke ĝin tralegu adjunkto
Zuriko, la 9an de marto 2005