Soneto pri pruda eskapo
pereis lasta argumento 
por esti daŭre digna polo 
mi bedaŭras je tiu rolo 
por mi estas vera turmento 

mi mian polecon konsumis 
kun sendeviga propra volo 
nun filo de pola popolo 
la nacirilatojn resumis 

kiel polo mi respondecas 
pri „stabiligo“ en Irako 
banditismon mi ne aprecas 

poloj forte preĝas por papo 
kiu estis kontraŭ atako 
jen pruda de vero eskapo
Zuriko, la 10an de aprilo 2005